Ex nihilo aŭ creatio ex nihilo (eld. kreàcio eks niĥilo = Kreo el nenio) estas esprimo de la kristana teologio kiu indikas la kreantan agon de Dio, de mem efektivigitan sen profiti de io ajn kaj plenlibere kaj libervole, tial senbezona je io ekstere de si mem, sen antaŭkondiĉo kaj ekstera ĉiuspeca antaŭekzistanta helpilo.
La esprimo manifestas la tutan libervolon de la decido krei kaj ankaŭ la universalecon de la suvereneco de Dio kaj de perado de Kristo rilate ĉion ekzistantan.